Mo Ti
El la «Veraĵoj»

Ankaŭ la binduloj nomas
feron blanka, harojn nigraj,
de l' vidantoj ĉi-koncerne
ili do ne diferencas.
Sed se oni apudmetas
ion blankan, ion nigran,
kaj blindul' elekti devas,
ja li ne rekonas ilin.
Tial diras mi: ne konas
la blindulo blankon, nigron,
kaj dependas la afero
ne de l' nomo, sed de l' manko
de kapablo de distingo.

Ankaŭ la saĝuloj nunaj
paroladas pri la bono,
tiel ke eĉ la sanktuloj
grandaj de l' malnovaj tempoj
ne kapablus pli perfekte.
Sed se bono kaj malbono
estus unu ĉe alia,
kaj saĝuloj niaj devas
inter tiuj du elekti,
ili ne rekonas tiujn.
Tial diras mi: ne scias
ĉi saĝuloj, kio bona,
kaj dependas la afero
ne de l' nomo, sed de l' manko
de kapablo de distingo.